
Mi ne estas konvinkita pri la senco de surreta taglibro. Se oni skribas nur faktojn, neniu interesighas. Se oni skribas nur emociojn, neniu komprenas. Se oni skribas ambau, oni malkashas chion al chiuj... Se oni skribas en surreta taglibro ne honeste, ne por si mem, konsiderante chiam, kion aliaj pensos pri tio, tiam iusence oni kreas sian bildon por aliaj, sed kiel registrajho de la propra vivo tio ne tre valoras. Se oni skribas por si mem, kaj tamen ne volas malkashi chion al eksteruloj, la taglibro farighas shifro, aro da misteraj enskriboj kompreneblaj nur al la autoro... Surretaj taglibroj estas sensencaj!!!
Kaj... tamen se mi rememorigas, kio estas plej ofte malfermataj de mi hejmpaghoj, tio ja estas taglibroj de miaj geamikoj! Mi malfermas ilin chiutage kaj legas kun granda intereso... Do?... Chu tamen taglibroj havas kialon por ekzisti?...
Kaj do mi finfine ankau malfermas ion similan... Mi ankau skribos foje faktojn, foje emociojn, foje honeste, foje mistere, foje por si mem kaj foje por aliaj... Mi skribos malregule kaj nur tiam kiam mi emas, en la lingvo en kiu mi volas kaj ne zorgante, chu io estas interesa por aliaj au ne!! Se vi akceptas tiujn kondichojn, vi chiam estas bonvena chi tie!!!
Aha, kaj kial "Noktolibro"? Nu, kaj kiam oni kutime skribas taglibrojn - nokte, chu ne? Nokte oni estas plej honesta, chu vi ne trovas? Do tial. Kaj ankau pro tio, ke mi volas esti alia de aliaj!
you...come see me! Have a wonderful weekend!
Tian titolon havis sciencfikcia esperanta libro, kiun mi iam legis, kaj kiu tre plachis al mi. Tiam mi tamen ankorau ne sciis, ke mi mem iam vagos tra la dimensioj... 
Kiel fartas homo, kiu ene de kelkaj tagoj ektrovas sin en komplete diferencaj chirkonstancoj? Kvazau subite transprenus la vivon de iu alia? Kaj tamen bone scias, ke tio ankau estas ties vivo?
Chu ri bezonas foje kontroli spegulon por vidi, chu ri ankorau estas ri?...
Tamen ne estas tiel malfacile. Se vi iam havis kutimon legi kelkajn librojn samtempe, vi povas pli malpli imagi la senton. Oni reprenas la momente lasitan libron kaj kvankam dum la unuaj kelkaj momentoj oni bezonas reorientighi pri tio, kio okazas, tamen poste oni legas tiel, kvazau oni tute ne pauzus. Nur pensoj forvagas foje al la aliaj libroj malhelpante koncentrighon pri la nuna...
La vivo plu kuras, kuras. Ne estas tempo por enui. La notkajero por la proksima estonteco estas plenigita, feliche ankau pere de multaj ghojigaj aferoj. Mi bezonas nun zorgi la sanon, ghi estas tre grava en okupita tempo. Indus viziti kelkajn kuracistojn sed mankas tempo kaj precipe emo... nu, mi vidos. Kaj, jes, mi devas sufiche ripozi kaj pli saghe manghi, hai, hai.
Antaunelonge okazis granda tertremo en Chinio, amaso da viktimoj estis. Antau ech pli mallonge okazis tertremo ankau en Japanio. La grandeco estis komparebla, sed la nombro de viktimoj nekompareble malpli granda. En tiaj kazoj oni povas vidi, kiel grava estas bona preparigho kontrau tertremo, konstruado de taugaj, bone sekurigitaj domoj, bona organizo kaj preventa eduko.
Mi spertis nur relative malgrandajn tertremojn, tamen sur la dua etagho de nia domo ili estas tre bone senteblaj. Antau iom da tempo tertremo vekis min nokte. Estis kelkaj sinsekve, unu el ili sufiche granda por ke mi timigita elkuru el la chambro. Ne surprizu, en la dormochambro estas ja amaso da grandaj mebloj. Tiu, kiu estas tuj apud la lito estas feliche bone fiksita, sed la aliaj ne...
Vere fortan tertremon mi spertis nur en la speciala chambro, kie oni precize imitis la tremon, kiu okazis en Kobe. Tio estis io, kion mi antaue tute ne imagis. La movoj estis tiom fortaj kaj subitaj, ke eblis fari tute nenion! Nek forkuri, nek kapti ion - absolute timiga forto. Mi estis tre impresita pri tiu sperto.
Mi estis impresita, kaj tamen mi faras nenion. Mi vivas kun la naiva kredo, ke eble la tertremo ne okazos... Simile estas pri la aliaj "tertremoj" en mia vivo, kataklismoj, kiuj iam vershajne venos, kies forton mi iel povas imagi, sed al kiuj mi ne scias, kiel mi povus preparighi. Iu sagha homo diris: preparighu bone, faru vian plejeblon kaj poste jam ne pensu pri tio, ne timu anticipe. Tre sagha konsilo, sed mi pensas, ke mi faras tute male: ne preparighas, nur timas...
Sed kion oni povas fari? Kiam venas kataklismo, oni devas agi efike en tre mallonga tempo, savi sin mem, savi aliajn, savi tion, kio estas plej grava. Sed kiel decidi, kio estas la plej grava? Kiel savi aliajn kaj samtempe mem resti savita? Mi sentas min perdita kiam mi pensas pri tio. Tial mi kutime simple ne pensas. Kaj tamen mi ja konscias, ke mi vivas sur malcerta tero...
Kiom da tempo pasis ekde la enskribo, en kiu mi promesis baldau skribi?... Pardonon!!
Kiam nenio interesa okazas, ne estas pri kio skribi. Kiam okazas tro multe - ne estas kiam skribi... Mi havas diversajn ideojn pri tio, kion mi volus skribi chi tie, sed chiam estas io pli urgha por fari, ech se ne tradukado, do respondado al e-poshtoj. E-poshtoj chiam estas atendataj de iu, sed enskriboj chi tie... mi ne scias.
Pardonon, ke mi ne skribis tiom longe!
Mi certe baldau iom pli ofte skribos chi tie, bv. ne chesi la vizitadon!
Kaj dume bonvolu vidi mian florgalerion!
Finfine ankau tiu chi paca, trankvila hejmpagho estis atakita de spam-robotoj. Mi antaue plendis, ke mi ne ricevas multajn komentojn - nun mi ricevas dekojn da ili chiutage. La temo estas chiam la sama: "free ringtones"
Dank'al la filtrilo de spamoj ne chiuj el tiuj "pseudkomentachoj" estas aperigataj, sed mi mem poste devas kontroli chiujn kaj forjheti. Ankau mia poshtkesto plenighis de anoncoj pri novmetitaj komentoj, tiel, ke mi devis rezigni tiun servon. Pro tio mi antaupardonpetas, se mi de nun ne tuj rimarkos kaj respondos al viaj komentoj!
Estas tre ache, ke ekzistas iuj, kiuj tiamaniere trudas siajn nevolajn servojn. Mi timas, ke se tio dauros, mi devos translokigi mian Noktolibron al alia loko...


Tiam ni pensis, ke neniam eblos por ni veturigi niajn katojn al Japanio!
Kaj tamen neniu el ili kriis, do eble ne tiom suferiga. Kaj venontsemajne denove la familio veturos por vakcino.
(Kiel shi eltenos la vojaghon al Japanio?! Eble oni forjhetos nin kun shi el la aviadilo ie en Siberio...) Aldone che la kuracisto shi devis esti duone razita, char shi malshatas brosighi kaj printempe shi farighas unu granda harglobo. Nun shi aspektas kiel fasona pudelo...
En polaj hipermerkatoj (grandaj chiovendejoj) oni povas prunti veturilon por achetajhoj. Oni malkonektas ghin de aliaj enmetante moneron, kiun oni povas ricevi poste rekonektante denove la veturilon. Kutime oni portas achetajhojn ghis sia auto kaj poste reportas veturilon al proksima specjala ejo en la parkejo. De tie poste gardistoj de la vendejo reportas ilin al la domon.
Sed la gardistoj estas ruzaj. Ili scias, ke se ne estos ilo por depreni la moneron che la parkejo, ne multaj havos forton kaj emon por reveni kun la veturilo al la vendejo kaj pluraj lasos la veturilon sen depreni sian moneron. Kaj tiam ili povos kolekti iom da moneroj. Tial ili detruis chiujn ilojn trovighantajn che la parkejo! La direktoraro de la vendejo shajne ne tre zorgas. Eble ili pensas: Nu, ni ne volas multe pagi al la gardistoj, do ili kromgajnu tiamaniere. Sed mi, kiel kliento zorgas, kaj ne emas chiufoje nevole pagi poshmonon al ruzaj gardistoj.
Mi iris al frizejo kaj pagis por havi streketoj sur la tuta hararo, tiel nomata: baleyage. Sed la frizistino unue malghuste elektis la koloron de streketoj, due maldiligentis kaj faris ilin nur sur la ekstera parto de la hararo. Sekvonttage mi rimarkis, ke en la taga lumo la streketoj apenau videblas, kaj ke se mi kunigas harojn en "chevalvoston", la streketoj malsupre simple mankas. Sed mi ne shatas iri kaj protesti. Do mi venis, kaj ghentile diris, ke kvankam mi estas kontenta pri la koloro de fono, tamen la streketoj ne videblas, kaj mi volus aldoni pli. Tamen la frizejestro vidante mian afablan mienon tuj diris, ke ja mi aspektas kontenta, kaj lau li chio estas en ordo do ili ne riparos tion senpage. Mi devus pagi refoje.
Por aspekti malkontenta mi devus veni kolera kaj krii. Se mi sufiche krius, ofendus ilin kaj minacus, ke mi iros al jughejo, ili riparus mian kolorigon senpage. Sed kompreneble en tiu kazo la frizistino estus ofendita, kaj shi eble ech malicus min tirante tro forte miajn harojn, au lavante la kapon per tro malvarma akvo. Chiuokaze mi ne shatas tion, do mi diris: "Jes, mi komprenas" kaj mi simple foriris. Kaj ili restis tie kontentaj, ke ili tiel sukcese forigis ghenan klienton.
Kaj mia edzo demandas min, kial mi tiom rapidas al Japanio! En Japanio simple tiaj aferoj ne povus okazi. Ne estas ruzaj gardistoj, kiuj detruas ilaron kaj direktoroj, kiuj toleras tion, ne estas frizistoj, kiuj maldiligentas plenumi sian taskon kaj frizejestroj, kiuj ne pretas preni respondecon por fushoj de siaj subuloj. En Japanio oni komprenas, ke se iu venas, kaj diras ghentile, ke ne estas kontenta, tio signifas, ke ne estas kontenta - ech se ne krias, ne ofendas kaj ne minacas. Chion eblas aranghi kulture kaj civilizite. Kaj mi havas sufiche da seriozaj problemoj, por aldone esti iritita pri chiutagaj bagatelajhoj!
Interese estas legi au auskulti pri vivstiloj de aliaj homoj, precipe tiuj, kiuj vivas neordinare. Ofte tiaj vivoj estas inspirigaj, kaj ech se ili ne estas imiteblaj almenau ili donas agrablan senton, ke ekzistas diversaj bonaj vivmanieroj, ne nur tiu plej ordinara.
El Japanio venis konatino de ekschefo de Ken. Shi venis por viziti sian filinon, kiu portempe loghas chi tie studante pianon. Ni renkontighis kun du japaninoj plurfoje, ili montrighis tre simpatiaj. Hierau ni ech veturigis la patrinon al la naskighloko de Chopin, kiu trovighas apud Varsovio.
Montrighis, ke kvankam la japaninoj ne konas mian "Chopin-frenezan" amikinon Oshima, tamen ili konas shian amikinon. Kaj tio donis al ni okazon priklachi tiun amikinon, kiu montrighis interesa homo.
Somere, kune kun sia pola "preskau-edzo" shi loghas en Varsovio. Chi tie shi ne havas regulan okupon, sed foje shi donas pianajn koncertojn (shi iam ech partoprenis en la Chopin-konkurso, kio, lau tiu filino estas tre malfacila kaj honora afero). Vintre shi revenas al Japanio, kie shi ankau foje koncertas, foje kromlaboras kiel interpretisto inter la japana kaj la pola, sed shia chefa laboro estas... sushikuiristo! Onidire shia talento tiukampe ne malpligrandas ol la muzika. Kaj interese, ke tian unikan vivon shi jam shajne kontinuas multajn jarojn!
Lastatempe mi ofte spertas tion. Kaj kiel mia korpo eltenas? Iel alghustighas. Ekzemple hierau mi unue tradormis la tutan japanan nokton kaj sekve la tutan polan...



Ekde iom da tempo mi gajnis novan vivon. Sen perdi la malnovan. Simple mi nun havas du vivojn. Unu en Pollando, dua en Japanio. Ambau havas siajn proprajn ghojojn kaj malghojojn, apartajn problemojn, aliajn homojn (kaj katojn). Ili estas kompreneble kunigitaj, unu influas la alian, sed tamen dum dauras unu el ili, la koloroj de la dua iom perdas sian fortecon.
Inter la du vivoj estas longa flugo super nenieco de Siberio. Inter la du vivoj estas abismo. Ligi ilin glate shajne ne eblas, kaj eble ne indas. Mi ne scias kiom longe ankorau tiel dauros, sed portempe mi ghuu la senton, ke mi vivas duoble! Kompreneble ne nur ghojoj, sed ankau problemoj duoblighas, kaj tamen tiel oni povas pli plene utiligi sian ja limigitan vivperiodon...
En chi tiu flanko de mia mondo problemoj multighis chifoje. Kelkfoje mi havis senton, ke estas iom tro por mi. Sed mi faris mian plejeblon kaj mi estas kontenta almenau pri tio. Samtempe ghojoj ankau multighis! Se mi ne estus tiom laca, vershajne mi multfoje ne povus dormi pro ghojo. Tiu chi vivo estas tre rapida, similas al frenezaj trajnetoj (jet coaster) en amuzparkoj (parenteze, mi tre shatas ilin), tamen veturante mi klopodas kolekti etajn memorajhojn, objektojn, kiuj poste, dum tiu pli trankvila vivo rememoros al mi la nunajn travivajhojn (kompreneble tiujn pozitivajn). Tial ajhoj tiom gravas.
Mi desegnis bildon titolitan "Felicho". Iom tro spontane, kaj senpripense, tial vershajne mankas gravaj ajhoj kaj superfluas la ne tiom gravaj. La maldekstra parto de la bildo estas tro senorda. Mi ne estas plene kontenta pri ghi kaj mi volus estonte repentri ghin iom pli pripensite. Sed vershajne ghi respegulas mian malordan kaj avidan naturon...Pri la dekstra flanko, hm, pensiga. Iom enigma, sed certe malpli kaosa. La bona flanko de la bildo estas ties multkoloreco. Aha, mi devas memori foti ghin! (Sed ne, ne por aperigi chi tie! Mi hontus!
)
Sed mi rekomendas al chiuj desegni tian bildon. Oni ne bezonas esti artisto por fari ghin. Ech se ne tuj aperos io kontentiga, tamen ghi estas bona ekzercilo por pli komprenigi al si mem kion signifas felicho por ni?


Pasintsabate mi amuzighis che geedza festeno de terenveturantaj amikoj. Ghi estis tipa pola festeno kun multe da dancado, kantado, ludoj kaj kun gaja etoso. Tiusence iom alia ol la lasta partoprenita de mi festeno, kiu estis sufiche mallonga, oficjala kaj sen dancado - kaj la geedzeco mem fakte tiam finighis en malpli longe ol unu monato! Iom escepta kazo... 
Chifoje mi ne tre emis iri, char mi kaj mia edzo ambau estis iom malvarmumaj kaj malbonfartis. Sed char ni promesis, ni iris, kaj montrighis, ke vere indis! Mi ne scias, chu mi jam antaue skribis pri tio, sed se temas pri geedzigha festeno la pola estas multe pli bona lau mi ol la japana. Ne tiom oficjala, luksa kaj multekosta, sed samtempe la gastoj vere amuzighas kaj ofte (kiel en la nuna kazo) dum la tuta nokto! Se iu ankorau ne spertis polan geedzighfestenon nepre rigardu almenau fotojn kaj filmetojn kiujn mi faris chifoje (precipe filmetojn!). Tie trovighas FOTOJ. Tie trovighas FILMETOJ (youtube).
Bedaurinde interalie pro la tutnokta amuzo inkluzivanta multe da dancado mia malvarmumo malbonighis kaj mi ekhavis flamighon de bronko, kio chiam rezulte malbonigas la staton de mia astmo. Kiam mi ne povis dormi dumnokte kaj matene eksentis febron mi finfine decidis iri al mia kuracisto pri astmo, kaj ricevis ne nur multajn medikamentojn, sed ankau riprochojn (kial mi ne venis pli frue) 
Tamen mi estis kontenta, char ech la kuracisto rimarkis, kiel mi bele maldikighis! 
Nuntempe mi jam fartas pli bone, sed la tuso ankorau restas senshanghe. Mi forte esperas, ke mi plene kuracighos antau ol mia sekvonta vojagho al Japanio!
Antau iom da tempo mi "malkovris" polan retejon de homoj, kiuj iam apartenis al iuj lernejoj, klasoj, kaj nun deziras trovi siajn tiamajn kolegojn. La nomo estas "Nia klaso". Fakte iu jam delonge invitis min alighi tie, sed mi ja ne tre agrable rememoras mian lernejan tempon, do mi komence ne interesighis.
Sed iel mi decidis finfine alighi, kaj mi sukcesis trovi chiujn miajn lernejojn kaj klasojn, kiujn mi frekventis en Pollando. Kaj ja agrable! Ekde tiu tempo pluraj homoj kontaktis min, kaj ankau mi trovis multajn homojn ie profunde en mia pasinteco (ne nepre samklasanoj), kiujn mi jam neniam supozis renkonti. Mi ekvidis iliajn nunan fotojn, eksciis postajn sortojn, interese kaj enpensige.
La plej interesa por mi kazo, estas unu knabo, kiun mi konis estante dekkelkjaraghulino. Ni, kun niaj patrinoj, estis tiam anoj de eksterlanda busa ekskurso tutmonata. Chiutage ni vizitis alian lokon, chiunokte ni starigis tendojn en alia kampadejo. Ni chiuj, el malricha socialisma lando, ne havis monon por acheti manghajhojn, tial ni portis proprajn ladskatolojn, makaronojn ktp. kaj kuiris ilin vespere. En tia, iom mizera, sed ja romantika chirkonstanco ekfloris junuleca enamigho inter mi kaj Marcin... Kuna vizitado de muzeoj dumtage, vespere longaj promenoj lau marbordo, poste rigardado de steloj. Ni ech ne kisis, ech ne tenis manojn, mi ja tiam al neniu permesis tion.
Du jarojn poste denove simila ekskurso okazis, kaj denove li kaj mi partoprenis kun niaj patrinoj. Mi tiam estis deksepagha. Li demandis min, chu nenio shanghighis, kaj mi diris, ke nenio, sed tio ne estis vero. Char jam de pli ol duonjaro mi konis unu japanan esperantiston, kiu pli kaj pli profunde eknestis en mia koro... Kio sekvis? Nu, mia japano vizitis min en la mezo de ekskurso kaj Marcin prave ofendighis.
Kaj poste mi jam ne vidis lin, sed en mi chiam restis sento, ke mi ege dezirus pardonpeti lin, kaj almenau klarigi tion, ke mi ne volis trompi lin, nur mia koro tiam ankorau estis malcerta...
Nun dank'al tiu retejo mi trovis lin. Kaj hodiau mi finfine povis sendi al li mian pardonpeton, kvankam kun dudekjara malfruigho...!
Anstataue mi iom ordigas en la kapo miajn prioritatojn. Kio estas vere grava por mi? Kion mi nepre ne perdu, kaj kion eblas eventuale shanghi? Malfacilaj demandoj.