
Mi ne estas konvinkita pri la senco de surreta taglibro. Se oni skribas nur faktojn, neniu interesighas. Se oni skribas nur emociojn, neniu komprenas. Se oni skribas ambau, oni malkashas chion al chiuj... Se oni skribas en surreta taglibro ne honeste, ne por si mem, konsiderante chiam, kion aliaj pensos pri tio, tiam iusence oni kreas sian bildon por aliaj, sed kiel registrajho de la propra vivo tio ne tre valoras. Se oni skribas por si mem, kaj tamen ne volas malkashi chion al eksteruloj, la taglibro farighas shifro, aro da misteraj enskriboj kompreneblaj nur al la autoro... Surretaj taglibroj estas sensencaj!!!
Kaj... tamen se mi rememorigas, kio estas plej ofte malfermataj de mi hejmpaghoj, tio ja estas taglibroj de miaj geamikoj! Mi malfermas ilin chiutage kaj legas kun granda intereso... Do?... Chu tamen taglibroj havas kialon por ekzisti?...
Kaj do mi finfine ankau malfermas ion similan... Mi ankau skribos foje faktojn, foje emociojn, foje honeste, foje mistere, foje por si mem kaj foje por aliaj... Mi skribos malregule kaj nur tiam kiam mi emas, en la lingvo en kiu mi volas kaj ne zorgante, chu io estas interesa por aliaj au ne!! Se vi akceptas tiujn kondichojn, vi chiam estas bonvena chi tie!!!
Aha, kaj kial "Noktolibro"? Nu, kaj kiam oni kutime skribas taglibrojn - nokte, chu ne? Nokte oni estas plej honesta, chu vi ne trovas? Do tial. Kaj ankau pro tio, ke mi volas esti alia de aliaj!
saluton~!!!
you...come see me! Have a wonderful weekend!
Lastatempe mi freneze kuradis tra la urbocentroj de Tokio (la urbo havas plurajn centrojn) rigardante, fotante kaj filmante kristnaskajn dekoraciajhojn kaj iluminajhojn. Char ili estas vere mirindaj! Bonvolu mem rigardi:
Jes, jes... Vi rajtas plendi, ke mi ne multe skribas. Sed mi faris perfidon...
Nome, mi komencis alian, pollingvan blogon. Iom kaprice mi komencis, prove, sed nun ghi malliberigis min komplete. Ghi estas iom tro sukcesa (almenau por tiom mallonga ekzisto), tio postulas de mi diligentecon kaj ankau zorgon pri la nivelo. Tio laborigas min por respondi multajn komentojn. Alivorte - tute alie, ol tiu chi Noktolibro...
Sed tio ne signifas, ke mi chesos skribi chi tie. Mi jam komencas senti, ke che tiu pola blogo, malgrau mia komenca intenco, mi ne povos skribi tute libere. Pro alia kialo, ol chi tie. Pro tio, ke tie homoj venas kun espero legi pri Japanio. Ne pri miaj problemoj... Se mi volus skribi miajn privatajn pripensojn mi fakte devus fari trian blogon. Sed tio jam estus mortiga por mi. Finfine mi havas ankorau aliajn aferojn por fari, ol skribi blogojn!
La titolo estis "Ni rompu la tabuojn". La enhavo estis tre interesa por mi kaj emigis min pri diskuto. Kaj nur poste mi komprenis, ke tabuoj ekzistas tamen por ne rompi ilin...
Tabuoj havas sian racion de ekzisto. Ili ofte koncernas al aferoj, pri kiuj paroli estas sensence, diskuti estas senfrukte - kaj kiuj ja povas vundi. Chiu el ni havas iujn punktojn, kiuj estas tro gravaj por ni por diskuti pri ili. Ni deziras simple, ke aliaj agnosku tion. Ke vorto ne enshtelighu tien, kie nur sento rajtas esti...
Eble mi estas efektive tro vortema. Eble interkomprenigho ne chiam estas la plej alta valoro. Eble oni preferas esti ne tro tushata de vortoj, ne chiam delikataj... Char kiam aperas tiu suferanta mieno, jam estas tro malfrue por ripari ion ajn.
Responde al la peto de Mariko (en shia komento) mi vole nevole aldonas ankorau unu provon. 


Jen la titolo: Vana sufero
Jen la poezjajho:
Lacigite pri la necerta estonto
)
. Nun foje mi faras lauokazajn amuzajn versajhojn, tamen Tania faras ilin multe pli lerte.
Mi komencas dubi en la sencon de regulaj sanekzamenadoj. Finfine chiam oni trovas ion malghustan au suspektindan, kio bezonas kuracon au pluran ekzamenadon kaj rezulte oni perdas nekredeble multe da mono kaj tempo kuracante aferojn kiuj tute ne ghenas kaj ne doloras. Chu ne pli bone pasigi la plejparton de sia vivo sen kuracistoj kaj ekzamenighi nur tiam, kiam io nin maltrankviligas au turmentas?...
Mi povas imagi mian patrinon akre kontraustari tiun opinion! Shi regule ekzamenas chion, trovas diversajn malperfektajhojn kaj diligente kuracas ilin. Kaj ja shi havas ankau verajn malsanojn, tiajn, kiujn necesas kuraci, char ili ghenas la vivon! Do rezulte preskau ne estas semajno, en kiu shi ne havus planitan viziton al iu kuracisto au ekzamenadon. Tiamaniere shi kredas, ke shi gardas sian vivon kaj sanon. Se tiel, eble ne malbone.
Kaj tamen por mi kurado inter klinikoj estas iritiga! Ech se oni povas tiamaniere plilongigi sian vivon, kio el tio, se tiun plilongigitan parton oni chefe pasigas en la atendejo de kuracejoj?! Au nervozighante pri iuj maltrankviligaj faktoroj, kiuj kutime finfine montrighas tute nedangheraj? Chu ne pli bone vivi gaje, senkonscie, kaj iutage simple morti, ne gravas pro kio?
Aha, mi aldonu, ke mi tute ne intencas troigi pri tio. Kiam necesas, mi iros al kuracisto, se io estas suspektinda, mi ekzamenighos. Mi nur ne volas permesi, ke vizitoj al kuracistoj farighu mia chefokupo!
Miaj ne tre multaj, sed tre karaj Legantoj!
Se vi iritighas pri tio, ke vi plurfoje venis chi tien kaj trovis nenion novan, bonvolu simple aboni la Noktolibron. Tiam vi ricevos e-poshtan sciigon, chiufoje kiam mi metos novajn enskribojn.
Bedaurinde chio en tiu chi procedo estas en la angla, uuu...
. Pardonon! Sed chio, kion vi devas fari estas enskribi vian e-poshtan adreson en la fenestron de "Subscribe to Journal" dekstre, sub la foto. Sekve vi ricevos e-poshton titolitan: Bravenet Journal Subscription, malfermu ghin kaj alklaku la ligon nomitan: this link. Chio!
Koran antaudankon pro via aligho!
En la plenstrechitan terminaron de la vizito de Ken en Japanio preskau perforte ni enpushis spektadon de kino. Li ja ricevis donace biletojn por la nova animacio de Miyazaki, ni ne povis maltrafi tian shancon! Ne nur kiel profesiulo rilata al japanaj animacioj, sed ankau private mi estas delonge entuziasma spektanto de verkoj de maestro Miyazaki. Mi vershajne rigardis chiujn ghis nun.
La filmo komencighis bonege, tuje aperis la belegaj, spirhaltigaj bildoj pri kiuj la animacioj de Miyazaki famas. Belegaj koloroj, mirinda iluzio de brilo, charma, nerezistebla mondo. Baldau aperis ankau charmaj herooj kaj la tuto shajnis iri en tre interesa direkto. Aperis diversaj enigmoj kaj donis emociigan antaughojon pri la klarigho de ili. Sed nur tio...
Post la fino de filmo mi estis surprizita. Ghi finighis kiel simpla fabelo, nenio estis klarigita, nenio evoluis. Estis charma, sed nur tio. Unudimensia, sen mesaghoj. Por plenkreskuloj tro simpla, por infanoj tro malklara. Almenau tia estis nia impreso...
Bedaurinde lau mia opinio la plej bonaj filmoj de Miyazaki estis tiuj faritaj antaulonge. Totoro, Naushka, Laputa, Kuriero de sorchistino, Porko - estis bonegaj. La postaj ofte ripetas la bonajn ideojn de la antauaj, sed la historio iras en iun strangan direkton. Kvazau la maestro jam ne tre zorgas pri la rakonto, koncentrighante pri la unuopaj scenoj (kiuj daure restas bonegaj!).
Nu, mi ne estas profesia kritikisto de filmoj. Ne estu influita de mia opinio, sed mem iru rigardi Ponjon. Chiuokaze ghi certe ne estos perdita tempo!
Ekstere
Kion Alek faras somere? Sketas.
Jes, mi iris al sketejo por la unua fojo de longa tempo.
En Pollando kutime al sketejoj venas familioj kun infanoj au gejunuloj, la nivelo estas diversa, sed ja amatoroj. Plej lertaj ofte montrighas maljunuloj - char tiuj mallertaj simple ne venas. En tia medio meznivela sketanto, kiel mi, sentas komforte, kaj sufiche memfide. Profesiuloj, spotristoj kaj anoj de sportaj kluboj ne ekzercas en la tempo destinita por ordinaraj vizitantoj.
Tamen en Japanio, precipe ke semajntage posttagmeze, al sketejo venas chefe tiuj, kiuj iel estas koncernaj al tiu sporto. Chefe infanoj lernantaj figursketadon. Fakte tio estas mirinda spektaklo! Malgrandaj knabinoj en diverskoloraj jupoj faras tiajn komplikajn turnighojn kaj saltojn, kiujn oni kutime povas observi nur en televido, dum figursketaj eventoj. Mi pasigis plejparton da tempo en la ripozejo (precipe, ke estis malvarme!) farante filmetojn! Jen iom da eltranchajhoj de tiuj filmetoj (kvankam eltranchajhoj tute ne povas montri tion, kion la filmetoj montras).

Ofte okazas, ke mi vekighas kaj sentas kiel junulino! Tiam mi volas, ke la aspekto respegulu mian senton kaj mi vestighas knabinece. Kaj mi rigardas al la spegulo esperante trovi tie junulinon, sed mi trovas tie mezaghulinon kiu vestighis knabinece... 
Portempe "liberigita" mi ghuas mian vivon chi tie kaj "felichumas"!
Seriozaj taskoj kaj problemoj daure atendas. Sed mi nun devas kolekti multe da pozitiva energio, char mi bezonos ghin multe baldau.
Rezulte de kelkaj decidoj, kiujn mi faris ekde frua juneco mia vivo forighis de tio, kion oni povus nomi "Ordinara Vivo". Eklerno de esperanto estis eble la unua pasho tiudirekte, ankorau malgranda, sed ghuste ghi poste rezultis la aliajn. Mi neniel bedauras tion. Male, mi pensas, ke "Ordinara Vivo" ne estus tauga al mia karaktero.
Kaj tamen unu el la ecoj de "Neordinara Vivo" estas la neceso individue solvi problemojn. Kion tio signifas? Nu, ankau en "Ordinara Vivo" estas problemoj, kaj iuj estas neantauvideblaj. Tamen estas multe da modeloj chirkaue por sekvi. Jen televido malfunkciighis. Mi demandos amikinon, kion shi faris kiam io tia okazis che shi. Jen oni enshtelighis al mia somera dometo. Mi demandos la onklon, kion li faris, kiam oni prishtelis lian dometon. Jen la infano malsanighis. Mi demandos mian patrinon, kion fari. Ktp, ktp. Kompreneble ankau en "Ordinara Vivo" okazas foje eksterordinaraj problemoj, sed ne tiom ofte!
Se ni estas internacia paro kaj la gepatroj loghas en du tre malproksimaj mondpartoj, kaj se aldone ni ambau estas unusolaj infanoj, la problemo, kiu povas okazi estas antauvidebla. Sed se la diferenco de la agho de gepatroj estas granda, oni povas esperi, ke la problemo ne okazos samtempe. Kaj tamen se okazas? Kaj aldone estas prizorgendaj bestoj kaj che ni, kaj che la gepatroj kaj che la bogepatroj? Kaj se aldone estas malfacile prosperanta firmao? Kaj se aldone estas diversaj pluraj komplikajhoj?...
Ekde iom da tempo mi rimarkis, ke miaj nunaj problemoj ne havas bonan solvon. Do mi nur akrobate dancas sur la shnuro provante prokrasti laueble la momenton de la falo. Mi sentas, ke mi ne havas sufiche da sagho por mem direkti mian vivon, nek modelon, kiun mi povus sekvi, tial mi atendas, kiamaniere la vivo mem direktos min. Tamen shajnas, ke nur aperas pli kaj pli da aldonaj komplikajhoj.
Nu, mi mem elektis tian vivon. Kaj mi mem pli kaj pli aldonadis al ghi eksterordinarajhojn, daure serchante felichon. Kaj mi pensas, ke mi iel sukcesis trovi ghin, tamen ghi estas delikata konstruo, tiel plena de diversaj, ofte netaugaj unu al alia elementoj, ke estas entute mirinde kiel ghi ankorau staras.