
Mi ne estas konvinkita pri la senco de surreta taglibro. Se oni skribas nur faktojn, neniu interesighas. Se oni skribas nur emociojn, neniu komprenas. Se oni skribas ambau, oni malkashas chion al chiuj... Se oni skribas en surreta taglibro ne honeste, ne por si mem, konsiderante chiam, kion aliaj pensos pri tio, tiam iusence oni kreas sian bildon por aliaj, sed kiel registrajho de la propra vivo tio ne tre valoras. Se oni skribas por si mem, kaj tamen ne volas malkashi chion al eksteruloj, la taglibro farighas shifro, aro da misteraj enskriboj kompreneblaj nur al la autoro... Surretaj taglibroj estas sensencaj!!!
Kaj... tamen se mi rememorigas, kio estas plej ofte malfermataj de mi hejmpaghoj, tio ja estas taglibroj de miaj geamikoj! Mi malfermas ilin chiutage kaj legas kun granda intereso... Do?... Chu tamen taglibroj havas kialon por ekzisti?...
Kaj do mi finfine ankau malfermas ion similan... Mi ankau skribos foje faktojn, foje emociojn, foje honeste, foje mistere, foje por si mem kaj foje por aliaj... Mi skribos malregule kaj nur tiam kiam mi emas, en la lingvo en kiu mi volas kaj ne zorgante, chu io estas interesa por aliaj au ne!! Se vi akceptas tiujn kondichojn, vi chiam estas bonvena chi tie!!!
Aha, kaj kial "Noktolibro"? Nu, kaj kiam oni kutime skribas taglibrojn - nokte, chu ne? Nokte oni estas plej honesta, chu vi ne trovas? Do tial. Kaj ankau pro tio, ke mi volas esti alia de aliaj!
saluton~!!!
you...come see me! Have a wonderful weekend!
La titolo estis "Ni rompu la tabuojn". La enhavo estis tre interesa por mi kaj emigis min pri diskuto. Kaj nur poste mi komprenis, ke tabuoj ekzistas tamen por ne rompi ilin...
Tabuoj havas sian racion de ekzisto. Ili ofte koncernas al aferoj, pri kiuj paroli estas sensence, diskuti estas senfrukte - kaj kiuj ja povas vundi. Chiu el ni havas iujn punktojn, kiuj estas tro gravaj por ni por diskuti pri ili. Ni deziras simple, ke aliaj agnosku tion. Ke vorto ne enshtelighu tien, kie nur sento rajtas esti...
Eble mi estas efektive tro vortema. Eble interkomprenigho ne chiam estas la plej alta valoro. Eble oni preferas esti ne tro tushata de vortoj, ne chiam delikataj... Char kiam aperas tiu suferanta mieno, jam estas tro malfrue por ripari ion ajn.