
Mi ne estas konvinkita pri la senco de surreta taglibro. Se oni skribas nur faktojn, neniu interesighas. Se oni skribas nur emociojn, neniu komprenas. Se oni skribas ambau, oni malkashas chion al chiuj... Se oni skribas en surreta taglibro ne honeste, ne por si mem, konsiderante chiam, kion aliaj pensos pri tio, tiam iusence oni kreas sian bildon por aliaj, sed kiel registrajho de la propra vivo tio ne tre valoras. Se oni skribas por si mem, kaj tamen ne volas malkashi chion al eksteruloj, la taglibro farighas shifro, aro da misteraj enskriboj kompreneblaj nur al la autoro... Surretaj taglibroj estas sensencaj!!!
Kaj... tamen se mi rememorigas, kio estas plej ofte malfermataj de mi hejmpaghoj, tio ja estas taglibroj de miaj geamikoj! Mi malfermas ilin chiutage kaj legas kun granda intereso... Do?... Chu tamen taglibroj havas kialon por ekzisti?...
Kaj do mi finfine ankau malfermas ion similan... Mi ankau skribos foje faktojn, foje emociojn, foje honeste, foje mistere, foje por si mem kaj foje por aliaj... Mi skribos malregule kaj nur tiam kiam mi emas, en la lingvo en kiu mi volas kaj ne zorgante, chu io estas interesa por aliaj au ne!! Se vi akceptas tiujn kondichojn, vi chiam estas bonvena chi tie!!!
Aha, kaj kial "Noktolibro"? Nu, kaj kiam oni kutime skribas taglibrojn - nokte, chu ne? Nokte oni estas plej honesta, chu vi ne trovas? Do tial. Kaj ankau pro tio, ke mi volas esti alia de aliaj!
saluton~!!!
you...come see me! Have a wonderful weekend!
Mi komencas dubi en la sencon de regulaj sanekzamenadoj. Finfine chiam oni trovas ion malghustan au suspektindan, kio bezonas kuracon au pluran ekzamenadon kaj rezulte oni perdas nekredeble multe da mono kaj tempo kuracante aferojn kiuj tute ne ghenas kaj ne doloras. Chu ne pli bone pasigi la plejparton de sia vivo sen kuracistoj kaj ekzamenighi nur tiam, kiam io nin maltrankviligas au turmentas?...
Mi povas imagi mian patrinon akre kontraustari tiun opinion! Shi regule ekzamenas chion, trovas diversajn malperfektajhojn kaj diligente kuracas ilin. Kaj ja shi havas ankau verajn malsanojn, tiajn, kiujn necesas kuraci, char ili ghenas la vivon! Do rezulte preskau ne estas semajno, en kiu shi ne havus planitan viziton al iu kuracisto au ekzamenadon. Tiamaniere shi kredas, ke shi gardas sian vivon kaj sanon. Se tiel, eble ne malbone.
Kaj tamen por mi kurado inter klinikoj estas iritiga! Ech se oni povas tiamaniere plilongigi sian vivon, kio el tio, se tiun plilongigitan parton oni chefe pasigas en la atendejo de kuracejoj?! Au nervozighante pri iuj maltrankviligaj faktoroj, kiuj kutime finfine montrighas tute nedangheraj? Chu ne pli bone vivi gaje, senkonscie, kaj iutage simple morti, ne gravas pro kio?
Aha, mi aldonu, ke mi tute ne intencas troigi pri tio. Kiam necesas, mi iros al kuracisto, se io estas suspektinda, mi ekzamenighos. Mi nur ne volas permesi, ke vizitoj al kuracistoj farighu mia chefokupo!