
Mi ne estas konvinkita pri la senco de surreta taglibro. Se oni skribas nur faktojn, neniu interesighas. Se oni skribas nur emociojn, neniu komprenas. Se oni skribas ambau, oni malkashas chion al chiuj... Se oni skribas en surreta taglibro ne honeste, ne por si mem, konsiderante chiam, kion aliaj pensos pri tio, tiam iusence oni kreas sian bildon por aliaj, sed kiel registrajho de la propra vivo tio ne tre valoras. Se oni skribas por si mem, kaj tamen ne volas malkashi chion al eksteruloj, la taglibro farighas shifro, aro da misteraj enskriboj kompreneblaj nur al la autoro... Surretaj taglibroj estas sensencaj!!!
Kaj... tamen se mi rememorigas, kio estas plej ofte malfermataj de mi hejmpaghoj, tio ja estas taglibroj de miaj geamikoj! Mi malfermas ilin chiutage kaj legas kun granda intereso... Do?... Chu tamen taglibroj havas kialon por ekzisti?...
Kaj do mi finfine ankau malfermas ion similan... Mi ankau skribos foje faktojn, foje emociojn, foje honeste, foje mistere, foje por si mem kaj foje por aliaj... Mi skribos malregule kaj nur tiam kiam mi emas, en la lingvo en kiu mi volas kaj ne zorgante, chu io estas interesa por aliaj au ne!! Se vi akceptas tiujn kondichojn, vi chiam estas bonvena chi tie!!!
Aha, kaj kial "Noktolibro"? Nu, kaj kiam oni kutime skribas taglibrojn - nokte, chu ne? Nokte oni estas plej honesta, chu vi ne trovas? Do tial. Kaj ankau pro tio, ke mi volas esti alia de aliaj!
saluton~!!!
you...come see me! Have a wonderful weekend!
En la plenstrechitan terminaron de la vizito de Ken en Japanio preskau perforte ni enpushis spektadon de kino. Li ja ricevis donace biletojn por la nova animacio de Miyazaki, ni ne povis maltrafi tian shancon! Ne nur kiel profesiulo rilata al japanaj animacioj, sed ankau private mi estas delonge entuziasma spektanto de verkoj de maestro Miyazaki. Mi vershajne rigardis chiujn ghis nun.
La filmo komencighis bonege, tuje aperis la belegaj, spirhaltigaj bildoj pri kiuj la animacioj de Miyazaki famas. Belegaj koloroj, mirinda iluzio de brilo, charma, nerezistebla mondo. Baldau aperis ankau charmaj herooj kaj la tuto shajnis iri en tre interesa direkto. Aperis diversaj enigmoj kaj donis emociigan antaughojon pri la klarigho de ili. Sed nur tio...
Post la fino de filmo mi estis surprizita. Ghi finighis kiel simpla fabelo, nenio estis klarigita, nenio evoluis. Estis charma, sed nur tio. Unudimensia, sen mesaghoj. Por plenkreskuloj tro simpla, por infanoj tro malklara. Almenau tia estis nia impreso...
Bedaurinde lau mia opinio la plej bonaj filmoj de Miyazaki estis tiuj faritaj antaulonge. Totoro, Naushka, Laputa, Kuriero de sorchistino, Porko - estis bonegaj. La postaj ofte ripetas la bonajn ideojn de la antauaj, sed la historio iras en iun strangan direkton. Kvazau la maestro jam ne tre zorgas pri la rakonto, koncentrighante pri la unuopaj scenoj (kiuj daure restas bonegaj!).
Nu, mi ne estas profesia kritikisto de filmoj. Ne estu influita de mia opinio, sed mem iru rigardi Ponjon. Chiuokaze ghi certe ne estos perdita tempo!