
Mi ne estas konvinkita pri la senco de surreta taglibro. Se oni skribas nur faktojn, neniu interesighas. Se oni skribas nur emociojn, neniu komprenas. Se oni skribas ambau, oni malkashas chion al chiuj... Se oni skribas en surreta taglibro ne honeste, ne por si mem, konsiderante chiam, kion aliaj pensos pri tio, tiam iusence oni kreas sian bildon por aliaj, sed kiel registrajho de la propra vivo tio ne tre valoras. Se oni skribas por si mem, kaj tamen ne volas malkashi chion al eksteruloj, la taglibro farighas shifro, aro da misteraj enskriboj kompreneblaj nur al la autoro... Surretaj taglibroj estas sensencaj!!!
Kaj... tamen se mi rememorigas, kio estas plej ofte malfermataj de mi hejmpaghoj, tio ja estas taglibroj de miaj geamikoj! Mi malfermas ilin chiutage kaj legas kun granda intereso... Do?... Chu tamen taglibroj havas kialon por ekzisti?...
Kaj do mi finfine ankau malfermas ion similan... Mi ankau skribos foje faktojn, foje emociojn, foje honeste, foje mistere, foje por si mem kaj foje por aliaj... Mi skribos malregule kaj nur tiam kiam mi emas, en la lingvo en kiu mi volas kaj ne zorgante, chu io estas interesa por aliaj au ne!! Se vi akceptas tiujn kondichojn, vi chiam estas bonvena chi tie!!!
Aha, kaj kial "Noktolibro"? Nu, kaj kiam oni kutime skribas taglibrojn - nokte, chu ne? Nokte oni estas plej honesta, chu vi ne trovas? Do tial. Kaj ankau pro tio, ke mi volas esti alia de aliaj!
saluton~!!!
you...come see me! Have a wonderful weekend!
Rezulte de kelkaj decidoj, kiujn mi faris ekde frua juneco mia vivo forighis de tio, kion oni povus nomi "Ordinara Vivo". Eklerno de esperanto estis eble la unua pasho tiudirekte, ankorau malgranda, sed ghuste ghi poste rezultis la aliajn. Mi neniel bedauras tion. Male, mi pensas, ke "Ordinara Vivo" ne estus tauga al mia karaktero.
Kaj tamen unu el la ecoj de "Neordinara Vivo" estas la neceso individue solvi problemojn. Kion tio signifas? Nu, ankau en "Ordinara Vivo" estas problemoj, kaj iuj estas neantauvideblaj. Tamen estas multe da modeloj chirkaue por sekvi. Jen televido malfunkciighis. Mi demandos amikinon, kion shi faris kiam io tia okazis che shi. Jen oni enshtelighis al mia somera dometo. Mi demandos la onklon, kion li faris, kiam oni prishtelis lian dometon. Jen la infano malsanighis. Mi demandos mian patrinon, kion fari. Ktp, ktp. Kompreneble ankau en "Ordinara Vivo" okazas foje eksterordinaraj problemoj, sed ne tiom ofte!
Se ni estas internacia paro kaj la gepatroj loghas en du tre malproksimaj mondpartoj, kaj se aldone ni ambau estas unusolaj infanoj, la problemo, kiu povas okazi estas antauvidebla. Sed se la diferenco de la agho de gepatroj estas granda, oni povas esperi, ke la problemo ne okazos samtempe. Kaj tamen se okazas? Kaj aldone estas prizorgendaj bestoj kaj che ni, kaj che la gepatroj kaj che la bogepatroj? Kaj se aldone estas malfacile prosperanta firmao? Kaj se aldone estas diversaj pluraj komplikajhoj?...
Ekde iom da tempo mi rimarkis, ke miaj nunaj problemoj ne havas bonan solvon. Do mi nur akrobate dancas sur la shnuro provante prokrasti laueble la momenton de la falo. Mi sentas, ke mi ne havas sufiche da sagho por mem direkti mian vivon, nek modelon, kiun mi povus sekvi, tial mi atendas, kiamaniere la vivo mem direktos min. Tamen shajnas, ke nur aperas pli kaj pli da aldonaj komplikajhoj.
Nu, mi mem elektis tian vivon. Kaj mi mem pli kaj pli aldonadis al ghi eksterordinarajhojn, daure serchante felichon. Kaj mi pensas, ke mi iel sukcesis trovi ghin, tamen ghi estas delikata konstruo, tiel plena de diversaj, ofte netaugaj unu al alia elementoj, ke estas entute mirinde kiel ghi ankorau staras.