Powered by Bravenet Bravenet Blog

Aleksandra

journal photo

Subscribe to Journal

Tag Board

HORTENSIO: saluton~!!!
janett arceo aids: www.ciudadvictoria.gob.mx/ www.gimenezcacho.com en.wikipedia.org/wiki/Daniel_Gim%C3%A9nez_Cacho www.grupoformula.com.mx/comunidades/ecologia.asp
Aleksandra: Hello Garf. OK if your site is in Esperanto... :)
Garf: hello..care to exchange link?
电话录音卡: なんとしてでも、地球を死の惑星にはしたくない。未来に向かって、地球上のすべての生物との共存をめざし、むしろこれからが、人類のほんとうの“あけぼの”なのかもしれないとも思うのです
电话录音卡: In the hours of distress and miser,the eyes of every mortal man turn to friendship;in the hour of gladness and conviviality ,what is our want?It is friendship.When the heart overflows with gratitude,or with any other sweet and sarced sentiment,what is the world to which it would give utterance?a friend.
Aleksandra: Dziekuje! Pozdrawiam wszystkich z Oazy Wrazliwych Serc!
Oaza Wrażliwych Serc: Świetny dziennik. Pozdrowienia dla wszystkich Polaków rozrzuconych po całym świecie! A big kiss from Poland!!!Best regards for You and Marco:)!
WISHLAMP: U R invited 2 my website. Please sign my "Guest Map" and join the fun!
Aleksandra: Thanx Marco, and a big hug from Poland
marco: hello aleksandra! a big kiss from spain
Aleksandra: Hello, OINK, thanks for your visit! Have a nice day! :-)
OINK: Hello Just stopping by you...come see me! Have a wonderful weekend!
Aleksandra: Saluton, Mike! :))
Mike: Elo ... :))

Please type in the four characters shown in the black box.

11-8-2008

3:50 AM (472 days, 8h, 34min ago)

Kio shanghighis pri rusa flugkompanio

  • Humoro:
  • Vetero:
Antau kelkaj tagoj por la (vershajne) unua fojo depost disfalo de Sovetio mi flugis per Aeroflot. Mi audis, ke rusaj aerolinioj multe shanghighis kaj la servo jam ne multe malsimilas de tiu che okcidentaj flugkompanioj do mi estis plena de antauespero. Mi ankau antaughojis vidi, kiel shanghighis la rusoj mem - almenau tiom, kiom eblas observi dum tranzita vojagho.
Kial?  Unue, char mia sinteno al Rusio estas plena de persona simpatio, kaj pro mia patrinflanka deveno kaj pro mia admiro al rusa literaturo kaj kulturo, kaj  ankau pro tio, ke mi ja studis la rusan en universitato.  Due pro tio, ke antaue mi bedaurinde havis plej malbonajn spertojn pri Aeroflot, miaj valizoj estis perforte malfermataj kaj prishtelataj preskau chiufoje, servo en Moskvo estis nekredeble acha kaj manghajho en aviadiloj kauzis stomakdolorojn...
Nu, mi flugis. Kaj mi konstatas kun kordoloro, ke ne multe shanghighis... Oficistoj che la flughaveno traktas pasagherojn kiel ghenajn insektojn. Ili kutime tute ne parolas al ni, kaj alparolitaj aspektas ghenataj kaj malvolontaj. Neniu zorgas pri nia tempo. Ni estis atendigitaj duonhoron nur pro tio, ke neniu volis malfermi al ni pordon. En vendejoj - simile. Plejparto da vendistinoj aspektas, kvazau ili preferus ke neniu gasto venu. Mi kutime tre plendas chi tie pri servoj en Pollando, sed nun mi devas konstati, ke por chio malbona oni povas trovi ion pli malbonan...
Jam forlasante la Moskvan flughavenon mi estis plena de malgajaj pensoj. Sed en aviadilo mi ech pli malghojighis... Proksime de mi estis grupo da ne maljunaj rusoj kun infanoj. Mi iom maltrankvilighis, ke infanoj estos bruaj, sed ili montrighis tre silentaj. Anstataue la gepatroj ebriighis kaj komencis laute interparoli, precipe du patrinoj. Kiam la stevardino atentigis ilin, ke aliaj pasagheroj deziras dormi, unu komencis tre agresive kvereli dirante, ke shi ja konas siajn rajtojn, shi rajtas esti brua ghis la 11a vespere kaj ja en Rusio ankorau ne estas la 11a ktp. Shi estis tre lukse, richmontre vestita (same aliaj virinoj en la grupo) kaj kun granda memfido diskutis kun siaj kunveturantoj pri la supereco de la rusa kulturo... Dume mi enkore ploris - kio okazis kun tiu ja admirinda rusa kulturo?!  Nu, kompreneble ili ne estas la tipaj reprezentantoj de la popolo, ili estas la novricha, ne tre bonedukita tavolo nomata "novaj rusoj".  Sed ghuste ili ja veturas eksterlanden, ili ja reprezentas la landon al aliaj (en la nuna kazo, al japanoj)!
Kaj mia amareco atingis sian pinton, kiam mi konstatis, ke mia valizo estis denove perforte malfermita kaj prishtelita!  Dum almenau dudeko da jaroj Aeroflot permesas al siaj dungitoj prishteli siajn pasagherojn, kaj ghisnun neniu klopodas chesigi tion!  Ech en la nuna tempo, kiam jam ne estas socialismo kaj kiam Aeroflot devus klopodi por elteni la internacian konkurencon!
2 Komento(j).

Posted by Tania:

Terure. Mi auxdis, ke en Rusio sxangxigxis nur surfaco.
Kaj nun montrigxas, ke ecx surfaco ne...? Mi ege malgxois legante pri via prisxtelita pakajxo. :(
15-8-2008 @ 8:32 PM (467 days, 15h, 51min ago)

Posted by Aleksandra:

Dankon! Feliche nenio grava estis forshtelita. Mi jam delonge ellernis meti nenion valoran en fordonotan bagajhon. Nur domaghas detruita valizo (ghi estas tre praktika, "pligrandigebla" valizo), oni ne plu povas fermi ghin. Sed mi esperas, ke mi ankorau povos uzi ghin nefermite, kompreneble che iu pli dependebla flugkompanio...
La bona punkto estas, ke oni promesis sendi al mi novan valizon. Antaue Aeroflot neniam rekompencis pri damaghita bagajho. Sed mi forte suspektas, ke tiel oni faras nur en la japana oficejo de Aeroflot, kie ili vole nevole devas adaptighi al japanaj standardoj.
16-8-2008 @ 3:58 AM (467 days, 8h, 25min ago)

Post New Comment

 BraveJournal Member Non-Member
No Smilies More Smilies »
Please type the letters you see