Powered by Bravenet Bravenet Blog

Aleksandra

journal photo

Subscribe to Journal

Tag Board

Aleksandra: Hello Garf. OK if your site is in Esperanto... :)
Garf: hello..care to exchange link?
电话录音卡: なんとしてでも、地球を死の惑星にはしたくない。未来に向かって、地球上のすべての生物との共存をめざし、むしろこれからが、人類のほんとうの“あけぼの”なのかもしれないとも思うのです
电话录音卡: In the hours of distress and miser,the eyes of every mortal man turn to friendship;in the hour of gladness and conviviality ,what is our want?It is friendship.When the heart overflows with gratitude,or with any other sweet and sarced sentiment,what is the world to which it would give utterance?a friend.
Aleksandra: Dziekuje! Pozdrawiam wszystkich z Oazy Wrazliwych Serc!
Oaza Wrażliwych Serc: Świetny dziennik. Pozdrowienia dla wszystkich Polaków rozrzuconych po całym świecie! A big kiss from Poland!!!Best regards for You and Marco:)!
WISHLAMP: U R invited 2 my website. Please sign my "Guest Map" and join the fun!
Aleksandra: Thanx Marco, and a big hug from Poland
marco: hello aleksandra! a big kiss from spain
Aleksandra: Hello, OINK, thanks for your visit! Have a nice day! :-)
OINK: Hello Just stopping by you...come see me! Have a wonderful weekend!
Aleksandra: Saluton, Mike! :))
Mike: Elo ... :))
Please type the letters you see

05-4-2008

7:43 PM (190 days, 12h, 2min ago)

Eta kata-strofo ;)

  • Humoro:
Nia tuta kata familio vojaghetis hodiau por unuafoje de longa tempo. Sed nenio agrabla, char al bestokuracejo...
Ni decidis komenci la procedon de preparado de la katoj por eventuala translokigho al Japanio. Ne estas por ni unua sperto. Antaue ni portis al Japanio Diablon, kaj Pigmono ech dufoje vojaghis tien, kaj reen. Tamen antaue la procedo estis simpla, necesis neniu antaupreparo en la kazo de katoj.
Poste dum iom da tempo japana shtato enkondukis tre severajn regulojn. Chiuj bestoj senkondiche devis sperti dusemajnan restadon che doganejo...  Tiam ni pensis, ke neniam eblos por ni veturigi niajn katojn al Japanio!
Feliche lastatampe la reguloj iom mildighis, tamen por ne devi lasi beston che la dogano oni devas fari multajn ghenajn kaj multekostajn procedojn, kiel enmetado de mikrochipo, dufoja vakcino, sendado de sango al Germanio...
 
Hodiau ni portis niajn karulojn por enmetado de mikrochipo. Unue la gefratoj estis portitaj kaj poste la gepatroj. Per tre granda pikilo oni enmetis sub ilian hauton sub orelo ilon de la grandeco de rizo. Uu... tio aspektis dolorige!   Kaj tamen neniu el ili kriis, do eble ne tiom suferiga. Kaj venontsemajne denove la familio veturos por vakcino.
Michan estis plej kompatinda. Fakte chiuj katoj unue malfacile enmeteblas en la kaghon, kaj poste, jam che la kuracisto, malfacile forpreneblas. Sed Michan aldone kriis dum la tuta vojo tien kaj ech reen!  (Kiel shi eltenos la vojaghon al Japanio?!  Eble oni forjhetos nin kun shi el la aviadilo ie en Siberio...) Aldone che la kuracisto shi devis esti duone razita, char shi malshatas brosighi kaj printempe shi farighas unu granda harglobo.  Nun shi aspektas kiel fasona pudelo...
0 Komento(j).

There are no comments to this entry.

Post New Comment

 BraveJournal Member Non-Member
No Smilies More Smilies »
Please type the letters you see