Powered by Bravenet Bravenet Blog

Aleksandra

journal photo

Subscribe to Journal

Tag Board

Aleksandra: Hello Garf. OK if your site is in Esperanto... :)
Garf: hello..care to exchange link?
电话录音卡: なんとしてでも、地球を死の惑星にはしたくない。未来に向かって、地球上のすべての生物との共存をめざし、むしろこれからが、人類のほんとうの“あけぼの”なのかもしれないとも思うのです
电话录音卡: In the hours of distress and miser,the eyes of every mortal man turn to friendship;in the hour of gladness and conviviality ,what is our want?It is friendship.When the heart overflows with gratitude,or with any other sweet and sarced sentiment,what is the world to which it would give utterance?a friend.
Aleksandra: Dziekuje! Pozdrawiam wszystkich z Oazy Wrazliwych Serc!
Oaza Wrażliwych Serc: Świetny dziennik. Pozdrowienia dla wszystkich Polaków rozrzuconych po całym świecie! A big kiss from Poland!!!Best regards for You and Marco:)!
WISHLAMP: U R invited 2 my website. Please sign my "Guest Map" and join the fun!
Aleksandra: Thanx Marco, and a big hug from Poland
marco: hello aleksandra! a big kiss from spain
Aleksandra: Hello, OINK, thanks for your visit! Have a nice day! :-)
OINK: Hello Just stopping by you...come see me! Have a wonderful weekend!
Aleksandra: Saluton, Mike! :))
Mike: Elo ... :))
Please type the letters you see

27-3-2008

10:17 PM (199 days, 9h, 28min ago)

En Pollando (atenton! estos plendoj!)

  • Humoro:
  • Vetero:

En polaj hipermerkatoj (grandaj chiovendejoj) oni povas prunti veturilon por achetajhoj. Oni malkonektas ghin de aliaj enmetante moneron, kiun oni povas ricevi poste rekonektante denove la veturilon. Kutime oni portas achetajhojn ghis sia auto kaj poste reportas veturilon al proksima specjala ejo en la parkejo. De tie poste gardistoj de la vendejo reportas ilin al la domon.
Sed la gardistoj estas ruzaj. Ili scias, ke se ne estos ilo por depreni la moneron che la parkejo, ne multaj havos forton kaj emon por reveni kun la veturilo al la vendejo kaj pluraj lasos la veturilon sen depreni sian moneron. Kaj tiam ili povos kolekti iom da moneroj. Tial ili detruis chiujn ilojn trovighantajn che la parkejo!  La direktoraro de la vendejo shajne ne tre zorgas. Eble ili pensas: Nu, ni ne volas multe pagi al la gardistoj, do ili kromgajnu tiamaniere.  Sed mi, kiel kliento zorgas, kaj ne emas chiufoje nevole pagi poshmonon al ruzaj gardistoj.

Mi iris al frizejo kaj pagis por havi streketoj sur la tuta hararo, tiel nomata: baleyage. Sed la frizistino unue malghuste elektis la koloron de streketoj, due maldiligentis kaj faris ilin nur sur la ekstera parto de la hararo. Sekvonttage mi rimarkis, ke en la taga lumo la streketoj apenau videblas, kaj ke se mi kunigas harojn en "chevalvoston", la streketoj malsupre simple mankas. Sed mi ne shatas iri kaj protesti. Do mi venis, kaj ghentile diris, ke kvankam mi estas kontenta pri la koloro de fono, tamen la streketoj ne videblas, kaj mi volus aldoni pli. Tamen la frizejestro vidante mian afablan mienon tuj diris, ke ja mi aspektas kontenta, kaj lau li chio estas en ordo do ili ne riparos tion senpage. Mi devus pagi refoje.
Por aspekti malkontenta mi devus veni kolera kaj krii. Se mi sufiche krius, ofendus ilin kaj minacus, ke mi iros al jughejo, ili riparus mian kolorigon senpage. Sed kompreneble en tiu kazo la frizistino estus ofendita, kaj shi eble ech malicus min tirante tro forte miajn harojn, au lavante la kapon per tro malvarma akvo.  Chiuokaze mi ne shatas tion, do mi diris: "Jes, mi komprenas" kaj mi simple foriris. Kaj ili restis tie kontentaj, ke ili tiel sukcese forigis ghenan klienton.

Kaj mia edzo demandas min, kial mi tiom rapidas al Japanio!  En Japanio simple tiaj aferoj ne povus okazi. Ne estas ruzaj gardistoj, kiuj detruas ilaron kaj direktoroj, kiuj toleras tion, ne estas frizistoj, kiuj  maldiligentas plenumi sian taskon kaj frizejestroj, kiuj ne pretas preni respondecon por fushoj de siaj subuloj. En Japanio oni komprenas, ke se iu venas, kaj diras ghentile, ke ne estas kontenta, tio signifas, ke ne estas kontenta - ech se ne krias, ne ofendas kaj ne minacas. Chion eblas aranghi kulture kaj civilizite. Kaj mi havas sufiche da seriozaj problemoj, por aldone esti iritita pri chiutagaj bagatelajhoj!

1 Komento(j).

Posted by Tani1:

Ne nur gardistoj detruas veturilojn. Ankaux almozuloj, kiuj abundas cxe multaj parkejoj antaux supermerkatoj. Ili komence afable alproksimigxas kaj demandas cxu ili povas "regvidi" veturilon. Simila afero estas kun alkoholistoj, kiuj deziras prizorgi nian auxton, kiam ni parkas cxe la zono, kien oni cxiuokaze devas oficjale pagi. Se homo ne pagos, povos okazi, ke kolera parkeja onklo damagxos lakon sur la auxto aux io simila. Nature tio ne okazas cxiam. Depende de la humoro mi pagas aux terurigas parkejonkloj per sakroj, kun almozuloj mi kutimas tiel fari. Mi estas agresema virino, lauxbezone... Nature kun harstilistoj tiu metodo ne funkcias.
Foje mi bedauxras, ke mi naskigxis mezvoje inter la ordo kaj malordo. Foje mi dankas al sorto ke gxuste cxi tien, cxar ja portantaj laux kutimo beboj, cikonioj por vintro emigras al Afriko. Kaj foje, kiam venas tagoj tiaj, kiel ekz. hodiauxa, mi ne zorgas, cxar cxiuokaze mi iel nagxas en tiu cxi ne suficxe pura akvo jam multe da jaroj, kaj iel ne dronigxas.
27-3-2008 @ 11:28 PM (199 days, 8h, 16min ago)

Post New Comment

 BraveJournal Member Non-Member
No Smilies More Smilies »
Please type the letters you see