Powered by Bravenet Bravenet Blog

Aleksandra

journal photo

Subscribe to Journal

Tag Board

Aleksandra: Hello Garf. OK if your site is in Esperanto... :)
Garf: hello..care to exchange link?
电话录音卡: なんとしてでも、地球を死の惑星にはしたくない。未来に向かって、地球上のすべての生物との共存をめざし、むしろこれからが、人類のほんとうの“あけぼの”なのかもしれないとも思うのです
电话录音卡: In the hours of distress and miser,the eyes of every mortal man turn to friendship;in the hour of gladness and conviviality ,what is our want?It is friendship.When the heart overflows with gratitude,or with any other sweet and sarced sentiment,what is the world to which it would give utterance?a friend.
Aleksandra: Dziekuje! Pozdrawiam wszystkich z Oazy Wrazliwych Serc!
Oaza Wrażliwych Serc: Świetny dziennik. Pozdrowienia dla wszystkich Polaków rozrzuconych po całym świecie! A big kiss from Poland!!!Best regards for You and Marco:)!
WISHLAMP: U R invited 2 my website. Please sign my "Guest Map" and join the fun!
Aleksandra: Thanx Marco, and a big hug from Poland
marco: hello aleksandra! a big kiss from spain
Aleksandra: Hello, OINK, thanks for your visit! Have a nice day! :-)
OINK: Hello Just stopping by you...come see me! Have a wonderful weekend!
Aleksandra: Saluton, Mike! :))
Mike: Elo ... :))
Please type the letters you see

22-2-2008

6:57 PM (233 days, 11h, 52min ago)

Forgesemo

  • Humoro:
  • Vetero:
Antaunelonge mia moto che skajpo estis: "Se vi iam trovos, ke mi ne surhavas la kapon, bonvolu atentigi min pri tio". Poste, kiam mi achetis aldonan memoron por mia komputilo mi skribis: "Mi achetis memoron por komputilo, nun mi deziras acheti tion por mi mem!".
La fakto estas, ke mia memorkapablo pli kaj pli maltrankviligas min. Mi konstante forgesas chion!  Jes, iujn aferojn oni povas noti, kaj tio helpas (kondiche, ke oni poste ne forgesos tralegi ghin!), sed ne chion. Mi plej ofte forgesas kie mi metis ajhojn, kaj pri tio jam ne estas facila solvo!  En iu katalogo mi vidis tian ajhon: estas teleregilo kaj estas kelkaj numerigitaj pendiloj, kiujn oni kunigas al la plej gravaj ajhoj. Kiam oni volas trovi ion, oni pushas la taugan butonon che la regilo kaj ghi krias!  Mi tuj pensis, ke tio estas bona ajho por mi. Sed iu atentigis min, ke ne tute, char oni ja devas atenti por ne forgesi, kie oni metis la regilon!...Aldone, la kvanto de la pendajhoj ne sufichus por la amaso de ajhoj, kiujn mi fushmetas chiutage!
Alia afero estas taskoj, kiujn mi devas fari. Kiel mi jam skribis, noti ilin ne chiam sufichas. Feliche mia nuna portebla telefono havas la funkcion de rememorigilo en la ghusta tempo, tio multe helpas min.
Por homo, kiu vojaghas multe, grava estas memori pri kunportajhoj. Ankau tio estas problemo por mi. Mi forgesas kunpreni diversajn ajhojn el diversaj lokoj!  Nu, vershajne mi devos chiam fari precizan liston de kunportendajhoj...
Mia forgesemo kauzas al mi nature multajn problemojn. Ghi bedaurinde ankau kauzas problemojn por aliaj, chefe por miaj chirkauuloj... Shajnas, ke en mia kapo estas sama malordo, kiel en mia chambro kaj sur mia skribtablo kaj en mia sako... Estas vero, ke en mia kapo kvazau tro multaj kestoj estas malfermitaj samtempe, tro multaj pensaj procedoj okazas en unu momento kaj chio estas tro kaosa. Tial ne eblas plene koncentrighi sur unuopaj okupoj.
Se estus iu medikamento kiu solvus tion!  Oni povas kompreneble preni lecitinon au ginkgo biloba au alian, kiu plirapidigos la sangocirkuladon en la kapo, sed mi dubas kiom tio helpos. Mi pensas, ke la tuta baza funkcio de mia cerbo devus esti shanghita, kaj por io tia bedaurinde ne estas medikamento!
2 Komento(j).

Posted by Tani1:

Jesss... mi almenaux parte komprenas. Mi foje simile kondutas sin kaj simile forgesas kien mi ion metis. Tio estas cerba malordo, kiun tamen oni ne povas facile sxangxi. Tio ankaux, kiel mi suspektas estas nia malpacienco.
Cxar nur malpacienculinoj volas cion fari kaj pripensi samtempe ;)
26-2-2008 @ 7:59 PM (229 days, 10h, 49min ago)

Posted by Aleksandra:

Aha, jes! Ghusta rimarko! :)
26-2-2008 @ 8:13 PM (229 days, 10h, 35min ago)

Post New Comment

 BraveJournal Member Non-Member
No Smilies More Smilies »
Please type the letters you see