
Mi ne estas konvinkita pri la senco de surreta taglibro. Se oni skribas nur faktojn, neniu interesighas. Se oni skribas nur emociojn, neniu komprenas. Se oni skribas ambau, oni malkashas chion al chiuj... Se oni skribas en surreta taglibro ne honeste, ne por si mem, konsiderante chiam, kion aliaj pensos pri tio, tiam iusence oni kreas sian bildon por aliaj, sed kiel registrajho de la propra vivo tio ne tre valoras. Se oni skribas por si mem, kaj tamen ne volas malkashi chion al eksteruloj, la taglibro farighas shifro, aro da misteraj enskriboj kompreneblaj nur al la autoro... Surretaj taglibroj estas sensencaj!!!
Kaj... tamen se mi rememorigas, kio estas plej ofte malfermataj de mi hejmpaghoj, tio ja estas taglibroj de miaj geamikoj! Mi malfermas ilin chiutage kaj legas kun granda intereso... Do?... Chu tamen taglibroj havas kialon por ekzisti?...
Kaj do mi finfine ankau malfermas ion similan... Mi ankau skribos foje faktojn, foje emociojn, foje honeste, foje mistere, foje por si mem kaj foje por aliaj... Mi skribos malregule kaj nur tiam kiam mi emas, en la lingvo en kiu mi volas kaj ne zorgante, chu io estas interesa por aliaj au ne!! Se vi akceptas tiujn kondichojn, vi chiam estas bonvena chi tie!!!
Aha, kaj kial "Noktolibro"? Nu, kaj kiam oni kutime skribas taglibrojn - nokte, chu ne? Nokte oni estas plej honesta, chu vi ne trovas? Do tial. Kaj ankau pro tio, ke mi volas esti alia de aliaj!
you...come see me! Have a wonderful weekend!

Ekde iom da tempo mi gajnis novan vivon. Sen perdi la malnovan. Simple mi nun havas du vivojn. Unu en Pollando, dua en Japanio. Ambau havas siajn proprajn ghojojn kaj malghojojn, apartajn problemojn, aliajn homojn (kaj katojn). Ili estas kompreneble kunigitaj, unu influas la alian, sed tamen dum dauras unu el ili, la koloroj de la dua iom perdas sian fortecon.
Inter la du vivoj estas longa flugo super nenieco de Siberio. Inter la du vivoj estas abismo. Ligi ilin glate shajne ne eblas, kaj eble ne indas. Mi ne scias kiom longe ankorau tiel dauros, sed portempe mi ghuu la senton, ke mi vivas duoble! Kompreneble ne nur ghojoj, sed ankau problemoj duoblighas, kaj tamen tiel oni povas pli plene utiligi sian ja limigitan vivperiodon...
En chi tiu flanko de mia mondo problemoj multighis chifoje. Kelkfoje mi havis senton, ke estas iom tro por mi. Sed mi faris mian plejeblon kaj mi estas kontenta almenau pri tio. Samtempe ghojoj ankau multighis! Se mi ne estus tiom laca, vershajne mi multfoje ne povus dormi pro ghojo. Tiu chi vivo estas tre rapida, similas al frenezaj trajnetoj (jet coaster) en amuzparkoj (parenteze, mi tre shatas ilin), tamen veturante mi klopodas kolekti etajn memorajhojn, objektojn, kiuj poste, dum tiu pli trankvila vivo rememoros al mi la nunajn travivajhojn (kompreneble tiujn pozitivajn). Tial ajhoj tiom gravas.
Mi desegnis bildon titolitan "Felicho". Iom tro spontane, kaj senpripense, tial vershajne mankas gravaj ajhoj kaj superfluas la ne tiom gravaj. La maldekstra parto de la bildo estas tro senorda. Mi ne estas plene kontenta pri ghi kaj mi volus estonte repentri ghin iom pli pripensite. Sed vershajne ghi respegulas mian malordan kaj avidan naturon...Pri la dekstra flanko, hm, pensiga. Iom enigma, sed certe malpli kaosa. La bona flanko de la bildo estas ties multkoloreco. Aha, mi devas memori foti ghin! (Sed ne, ne por aperigi chi tie! Mi hontus!
)
Sed mi rekomendas al chiuj desegni tian bildon. Oni ne bezonas esti artisto por fari ghin. Ech se ne tuj aperos io kontentiga, tamen ghi estas bona ekzercilo por pli komprenigi al si mem kion signifas felicho por ni?