Powered by Bravenet Bravenet Blog

Aleksandra

journal photo

Subscribe to Journal

Tag Board

Aleksandra: Hello Garf. OK if your site is in Esperanto... :)
Garf: hello..care to exchange link?
电话录音卡: なんとしてでも、地球を死の惑星にはしたくない。未来に向かって、地球上のすべての生物との共存をめざし、むしろこれからが、人類のほんとうの“あけぼの”なのかもしれないとも思うのです
电话录音卡: In the hours of distress and miser,the eyes of every mortal man turn to friendship;in the hour of gladness and conviviality ,what is our want?It is friendship.When the heart overflows with gratitude,or with any other sweet and sarced sentiment,what is the world to which it would give utterance?a friend.
Aleksandra: Dziekuje! Pozdrawiam wszystkich z Oazy Wrazliwych Serc!
Oaza Wrażliwych Serc: Świetny dziennik. Pozdrowienia dla wszystkich Polaków rozrzuconych po całym świecie! A big kiss from Poland!!!Best regards for You and Marco:)!
WISHLAMP: U R invited 2 my website. Please sign my "Guest Map" and join the fun!
Aleksandra: Thanx Marco, and a big hug from Poland
marco: hello aleksandra! a big kiss from spain
Aleksandra: Hello, OINK, thanks for your visit! Have a nice day! :-)
OINK: Hello Just stopping by you...come see me! Have a wonderful weekend!
Aleksandra: Saluton, Mike! :))
Mike: Elo ... :))
Please type the letters you see

08-1-2008

8:47 PM (278 days, 10h, 1min ago)

Novjaraj pripensoj

La plej mirindajn travivajhojn en sia vivo indas iel konservi.  Mi multfoje, rememorante ion kun aliaj, trovas, kiel truoplena kaj nefidinda estas homa memoro. Ech la plej neforgeseblaj memoroj lau la tempo perdas siajn detalojn... Plejbone do estus filmi, sed kompreneble ne eblas filmi chion. Do almenau priskribi detale.  Nature ne en surreta taglibro.  Tial multaj ankorau skribas paperajn, kajerajn memorlibrojn.
Kaj tamen - nun mi ghuste povas observi ion tian - post nia morto niaj notoj estos precize legitaj de niaj proksimuloj, kaj tio foje donos al ili grandan chagrenon...
 
Post la novjara ebriigho venas la tempo por racio reaperi. Multaj faras novjarajn decidojn pri sia konduto.  Mi ne faras tiajn, char mi ne shatas fiaski plenumi ilin!   Anstataue mi iom ordigas en la kapo miajn prioritatojn. Kio estas vere grava por mi?  Kion mi nepre ne perdu, kaj kion eblas eventuale shanghi?  Malfacilaj demandoj.
Mia laboro - nu, ghi donas al mi iom da sento de stabileco, sed samtempe ankau malstabileco, tiom da satisfakcio, kiom da seniluzigho... Mia posteno tie estas kontentiga, ech se mi ne estas la efektiva plejchefo (estas ghuste, ke la plejgrandan decidpovon havu tiu, kiu faras plejmulte!), mi ja havas grandan decidkapablon, finfine ghi estas ankau mia kompanio. La etoso en la firmao ankau estas tre kontentiga. Kaj jes, ni faras ion novan, gravan, interesan, unikan... ech se en chiutaga vivo ni ne ofte pensas pri tio.  Tamen la kvanto de seriozaj deeksteraj problemoj, kaj la chiamaj nesufichaj financaj rezultoj igas nin chiujn foje pensi pri rezigno...
Sano - nepre necesa, feliche nuntempe sen aparte grandaj problemoj. Mono - verdire ege grava. Ne por lukseco, sed kiel necesa ilo por plenumi ege bezonatajn por mi celojn kaj eviti amason de malagrablajhoj.
Finfine plejgrava - miaj karuloj (familanoj, amikoj, katoj). Ili ne estas multaj, sed ili chiuj estas nemankeblaj ekzistoj por mi!  Mi pretas fari multon por ne perdi ilin, neniun el ili. Sed samtempe mi devas memori unu aferon: ne por chiuj MI estas egale grava. Ne por chiu el ili mi estas absolute nemankebla ekzisto, ne por chiu mi estas neanstatauebla.  Kompreneble tio estas natura. Do, des pli indas aprezi la fakton, ke tamen iu tia ekzistas, kaj ege, ege atenti...  Indas memori tion chiam kaj chie, ech kiam la racio momente endormighas.
2 Komento(j).

Posted by Tania:

Tre interesa novjara enskribo, nature por mi plej proksima inter tiuj, kiuj mi jam legis cxijare surrete.
Rilate al la lasta penso, mi rememoris iama leciono de la rusa, kiam nia instruistino (tio okazis cxe mezlernejo) diris al ni, junulinoj, ke manko de neniu homo restigas en nia vivo vere malplenan lokon.
Iamaniere ja plenumas gxin la tempo, la cxiutagaj taskoj, aliaj, vivantaj, aux ekzistantaj en nia vivo homoj.
Surface la penso aspektas vera, sed laux mi instruistino ne pravis tamen.
Ja manko de homoj, kiuj ne estas por ni absolute nemankeblaj foje restigas en niaj koroj grandiozaj kosmaj nigraj truoj, foje absolute neblenumeblaj.
14-1-2008 @ 9:03 PM (272 days, 9h, 45min ago)

Posted by Aleksandra:

Mi samopinias kun vi. Tiuj truoj povas malgrandighi lautempe, tial la plej malgrandaj eble malaperas, sed tiuj pli grandaj restas, kaj restos ghis ni vivos.
Kvankam kompreneble tio dependas ankau de ni mem, chiu reagas iom alie al la perdo, chu ne?
19-1-2008 @ 9:22 PM (267 days, 9h, 26min ago)

Post New Comment

 BraveJournal Member Non-Member
No Smilies More Smilies »
Please type the letters you see